La Federazione Esperantista Italiana ha ricevuto recentemente la menzione speciale al Premio Diritti Umani 2017 perche “promuove iniziative solidaristiche tendenti a favorire una più profonda integrazione culturale tra uomini e popoli di lingue diverse”. Ne parliamo con Michela Lipari, dal 2014 presidente della Federazione.
Michela, i premi sottolineano spesso delle realtà di fatto; qual’è il tuo commento su questo premio?
Devo dire che dopo avere per dieci anni collaborato all’organizzazione del “Premio Zamenhof per la pace” con il quale la Federazione riconosceva l’attività di associazioni ed individui nel sostenere i valori che sono propri anche del movimento esperantista, cito tra gli altri associazioni quali Emergency, la Comunità d’ Sant’Egidio, Medici senza Frontiere, e personalità quali Moni Ovadia, Tiziano Terzani, Claudio Abbado, mi sono sentita emozionata nell’essere “dall’altra pare”, nl ricevere cioè un premio che non è per me ma per tutto il movimento che rappresento.
Il lavoro degli esperantisti, che cerca l’unità dei popoli, con che difficoltà e con che avanzamenti si incontra nel caotico mondo attuale?
I problemi, le difficoltà sono molteplici, ma soprattutto è difficile parlare di valori in una società dell’avere e non dell’essere. Dobbiamo saper scegliere i nostri interlocutori, in questo momento storico in cui le frasi più usuali sono “non sono razzista, però….” oppure “facendo questo quanto guadagno?” dobbiamo parlare al mondo del volontariato, al mondo delle persone che conoscono e portano avanti i valori veri della vita.
Zamenhof immaginò l’esperanto come una lingua comune, come una lingua ponte, neutra rispetto alle lingue “diplomatiche” dei suoi tempi; a distanza di tanti anni come valuti la sua “visione”?
Zamenhof era una persona molto profonda e concreta, pensate che durante la prima guerra mondiale (morì nel 1917 e quindi non ne vide la fine) scrisse una “Lettera ai diplomatici” per invitare i grandi che si sarebbero seduti al tavolo delle contrattazioni al termine della guerra a divedere gli stati non arbitrariamente ma rispettando i popoli, le etnie che vi abitavano. Auspicò la costituzione di un tribunale per i crimini di guerra internazionale (è stato poi costituito a seguito della guerra che ha insanguinato la ex Jugoslavia), e la costituzione degli Stati Uniti d’Europa. Cosa voglio dire? Zamenhof era troppo avanti per i suoi tempi, a poco a poco le sue idee si realizzano, aspettiamo ed aiutiamo questa realizzazione.
Nell’ambito personale saper parlare l’esperanto è qualcosa che possa rendere, a tuo avviso, le persone migliori?
Il poter dialogare con delle persone su un piano di parità linguistica, senza interessarsi della sua nazionalità, quindi dialogando senza farsi condizionare dagli eventuali pregiudizi legati alle sovrastrutture culturali , significa poter conoscere la persona che ci sta davanti in quanto uomo, semplicemente uomo, essere umano.
Quali sono i prossimi appuntamenti degli esperantisti sia a livello mondiale che italiano?
In Italia avranno luogo ancora due grandi eventi per l’anno Zamenhofiano. Lunedì 6 novembre presso il Corridoio degli atti parlamentari alla biblioteca della camera verrà inaugurata una mostra su Zamenhof e la cultura esperantista coorganizzata dall’Ambiasciata di Polonia in Italia e dalla FEI, i discorsi inaugurali saranno tenuti dall’on. Cicchitto presidente della commissione esteri e da S.E. Giorgio Novello, ambasciatore d’Italia in Norvegia, esperantista; l’11 dicembre presso l’Accademia Scientifica Polacca a Roma avrà luogo una giornata dedicata a Zamenhof, con interventi di una decina di professori universitari dall’Italia e dall’estero per illustrare i vari aspetti dell’opera di Zamenhof.
Se parliamo del 2018 nella settimana pasquale vi sarà il festival giovanile internazionale e dal 17 al 25 agosto l’85° congresso nazionale a San Marino.
A livello mondiale l’evento più importante è ovviamente il 103° congresso mondiale, a Lisbona, Portogallo.
Esperanto: simple paroli kun la homo, kiu estas antaŭ mi
La 1-an de novembre 2017 – Olivier Turquet
Ĉi tiu artikolo estas disponebla ankaŭ en la hispana kaj itala lingvoj
Michela Lipari ricevanta la premion
Itala Esperanto-Federacio antaŭnelonge ricevis la specialan mencion en la “premio pri homaj rajtoj de la 2017-jaro”, ĉar “ĝi lanĉas solidarecajn iniciatojn, kiuj celas favori plej profundan kulturan integriĝon inter diverslingvaj homoj kaj popoloj”. Ni parolas pri ĉi tiu temo kun Michela Lipari, prezidanto de Itala E-Federacio ekde 2014.
Michela, la premioj ofte evidentigas faktajn realaĵojn; kiu estas via komento pri ĉi tiu premio?
Mi volas diri, ke post mia dekjara kunlaborado en la organizado de la “Zamenhof-Premio por la paco”, per kiu E-Federacio agnoskis la agadojn de asocioj kaj homoj, kiuj subtenas la idealojn, kiuj koncernas ankaŭ la esperantan movadon – mi mencias, inter aliaj, asociojn, ekz. Emergency, S-ta Egidio Komunumo, Kuracistoj sen Landlimoj, kaj eminentulojn, ekz. Moni Ovadia, Tiziano Terzani, Claudio Abbado – mi sentis min emociplena pro esti “ĉe la alia flanko”, t.e. ricevi premion, kiu ne estas por mi sed por la tuta movado, kiun mi reprezentas.
La laboro de la esperantistoj, kiu celas la unuigon de la popoloj, kiajn malfacilaĵojn renkontas kaj kiajn progresojn obtenas en la ĥaosa aktuala mondo?
La problemoj kaj malfacilaĵoj estas multnombraj sed precipe estas malfacile paroli pri idealoj en socio pri havo sed ne pri esto. Ni devas esti lertaj elekti niajn interparolantojn, dum ĉi tiu historia periodo, en kiu le plej kutimaj frazoj estas “mi ne estas rasisto, tamen…” aŭ “farante tion, kiom mi gajnos?”; ni devas paroli al la volontulara mondo, al la mondo de la homoj, kiuj konas kaj antaŭenpuŝas la verajn valorojn de la vivo.
Zamenhof imagis Esperanton kiel komunan lingvon, pontolingvon, kiu estu neŭtrala, malsame al “diplomatiaj” lingvoj de liaj tempoj; post multaj jaroj, kiamaniere vi taksas lian “ideon”?
Zamenhof estis homo tre profunda kaj konkreta; bonvolu konsideri, ke dum la unua tutmonda milito (li forpasis dum 1917 kaj pro tio li ne vidis ties finon) li verkis “leteron al la diplomatoj” por inviti la grandulojn, kiuj estis sidiĝontaj ĉe la tablo pri intertraktadoj post la fino de la milito, dividi la ŝtatojn ne arbitre sed respektante la popolojn, la etnojn, kiuj loĝis tie.
Li deziresprimis la starigon de internacia tribunalo por juĝi la militkrimojn (ĝi efektive estis starigita post la milito, kiu sangobanis la eksan Jugoslavion) kaj la formadon de Unuiĝintaj Ŝtatoj de Eŭropo. Kion mi volas aserti? Zamenhof estis tro progresema rilate al siaj tempoj sed iom post iom liaj ideoj realiĝas; ni atendu kaj helpu ĉi tiun realiĝadon.
En la persona kadro, sukcesi paroli Esperanton estas io, kio povas plibonigi, laŭ via opinio, la homojn?
La eblo interparoli lingvegalecmaniere kun homoj, sen interesiĝi pri ilia nacieco, do interparolante sen esti kondiĉitaj de eventualaj antaŭjuĝoj ligitaj al kulturaj superstrukturoj, signifas sukcesi ekkoni la homon, kiu staras antaŭ ni, kiel homon, simple homon, homan estaĵon.
Kiuj estas la venontaj renkontiĝoj de la esperantistoj kaj mondnivele kaj italnivele?
En Italio okazos ankoraŭ du gravaj eventoj por la zamenhofa jaro (ja ĉi-jare oni solenas la unuan jarcenton de la forpaso de Zamenhof).
La 6-an de novembro, ĉe la Koridoro de parlamentaj agoj en la biblioteko de la ĉambro de la deputitoj, inaŭguriĝos montro pri Zamenhof kaj la esperantista kulturo, kunorganizita de la pola ambasado en Italio kaj itala Esperanto-Federacio; la inaŭguraj prelegoj estos de Deputito Cicchitto, prezidanto de la komisiono pri eksterlandaj aferoj, kaj Lia Ekscelenco Giorgio Novello, esperantisto kaj itala ambasadoro en Norvegio; la 11-an de decembro, ĉe la pola scienca akademio en Romo, okazos tago dediĉita al Zamenhof, kun prelegoj de deko da universitataj profesoroj el Italio kaj eksterlando por ilustri la diversajn vidpunktojn de la ago de Zamenhof.
Se ni volas paroli pri la 2018-jaro, dum la paska semajno okazos internacia junulara festivalo kaj de la 17-a ĝis la 25-a de aŭgusto la 85-a itala E-kongreso, ĉe San-Marino.
Mondnivele la plej grava evento estos la 103-a universala kongreso ĉe Lisbono, en Portugalio.